Ĉefpaĝo Printversio Helpo Paĝarmapo
Nitobe-centro por lingva demokratio

Prie

Valid XHTML 1.0 Strict

Teamo

Malantaŭ la Nitobe-centro staras multaj homoj kiuj en diversaj manieroj influis kaj helpis la projekton. Ĉar listigi ĉiujn estus malfacile, se ne maleble, ni ĉi tie prezentas nur la kernajn teamanojn.

Probal DASGUPTA (IN)

Profesoro pri aplika lingvistiko ĉe la universitato de Hajderabado en Barato. En la projekto ĉefe verkas enhavon kaj revizias materialon. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983 kaj unu el ghiaj vicprezidantoj ekde 2001. Kunredaktoro de "Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado" ekde 1990.

Mark FETTES (CA)

Iniciatinto kaj strategia respondeculo de la projekto. Laboras kiel esploristo kaj konsilanto pri edukado de indiĝenoj ĉe Simon-Friser-Universitato en Vankuvero. Direktoro de ESF.

Jevgenij GAUS (LT)

Kvankam profesie juristo, plentempe programas por diversaj Esperanto-projektoj, inkluzive de ĉi tiu.

Hokan LUNDBERG (SE)

Kunordiganto kaj idedonanto de la projekto. Krom konceptado de la centro kaj komunikado kun ĉiuj kunlaborantoj, laŭbezone programetas kaj verkas tekstojn por la paĝaro. Estrarano de E@I.

Sonja PETROVIC LUNDBERG (SE)

Diplomito pri organizscienco ĉe Universitato de Beogrado kaj kunordiganto de la projekto lernu!, kadre de la Nitobe-centro okupiĝas ĉefe pri administrado, testado, prilaborado de dokumentoj kaj organizado de aranĝoj.

Christer LÖRNEMARK (SE)

Verkas enhavon kaj revizias tekstojn por la Nitobe-Centro. Laboris kelkajn jarojn ĉe la universitato de Gotenburgo en esplorprojektoj pri korpuslingvistiko kaj kiel instruisto pri fonetiko. Iam studis muziksciencon, komponas muzikon libertempe. Studas literatursciencon parttempe.

Ĉu vi volas doni komentojn pri tiu ĉi paĝo? | Reen