Jen iom da informoj pri la organizoj malantaŭ la Nitobe-centro:
Perspektivo kaj mandato: Ĉu ni povas imagi mondon, en kiu multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistus en relativa egaleco, kaj en kiu la komunikiĝo je tutgloba skalo estus alirebla tiel al la riĉuloj kiel al la malriĉuloj? ESF havas la ĉefan celon teorie kaj praktike esplori ĉi tiun demandon, prenante kiel deirpunkton la modestan sed tamen veran sukceson de Esperanto kiel lingvo de internacia kaj interkultura komunikado.
Fono: Fondita en 1968, ESF estas agnoskita kiel senprofita privata fondaĵo, registrita sub la leghoj de la Distrikto de Kolumbio, Usono. La Fondaĵon administras sensalajra Estraro helpata de pli multmembra Konsilantaro, kio povigas ĝin uzi vastan gamon da perspektivoj kaj konoj.
La klerulojn, kiuj establis ESF, motivis ilia sperto kiel uzantoj de Esperanto, la sola internacia planlingvo, kiu iĝis la ĉefa uzlingvo kaj literatura portilo de vaste dissemita parolantaro. Fidele al la filozofia enhavo de Esperanto, ESF aparte interesiĝas pri agadoj, kiuj strebas kompreni kaj antaŭenigi la diversecon, la integriĝon, la justecon kaj la efikecon en la monda lingva sistemo.
ESF deziras kontaktojn kaj kunlaboron ne nur kun aplikaj lingvistoj, sed ankaŭ kun inĝenieroj, socisciencistoj, humanistoj, politikistoj kaj civitanoj. Ĝiaj aktualaj agadoj inkluzivas novigajn edukprojektojn (kaj retajn kaj vidalvidajn); la financadon de esploroj, i.a. de la evoluigo de ampleksa elektronika tekstaro en Esperanto; kaj diversajn esplorprojektojn, iniciatitajn kaj de ESF mem kaj de eksteraj subvencipetantoj.
Hejmpaĝo: www.esperantic.org
CED kreiĝis en 1952, kadre de Universala Esperanto-Asocio, por antaŭenigi la sciencan esploradon pri Esperanto "kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj de la vivo"; prizorgi la kolektadon kaj ellaboradon de fidindaj dokumentoj pri Esperanto; kaj subteni la informan laboron ĉe internaciaj organizaĵoj, fakaj kaj sciencaj rondoj, kaj la ĝenerala publiko.
Hejmpaĝo: www.esperantic.org/ced
E@I realigas projektojn kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi Interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas 1) krei ret-paĝarojn, 2) organizi seminariojn kaj 3) informi pri kiel Esperanto kaj Interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide!
Hejmpaĝo: www.ikso.net