Inazô Nitobe naskiĝis en Morioka, Japanio, en 1862, kiel tria filo en sia familio. Kiel sepjaran knabon, lin adoptis lia onklo Tokitoshi Ôta kaj li translokiĝis al Tokio. Post diplomiĝo ĉe la Sapporo Agrikultura Lernejo, li plustudis en Usono kaj Germanio, kaj reveninte al Japanio havis diversajn postenojn rilate edukadon. I.a. li estis profesoro ĉe Tokia kaj Kiota Universitatoj, kaj instruis al multaj ontaj gvidantoj de la japana socio. En la jaro 1911 li instruis ĉe ses universitatoj en Usono kiel unua interŝanĝa profesoro el Japanio. En Japanio li luktis por kompensi la malfruan komencon en edukado de virinoj kaj dediĉis multe da energio al establiĝo de Tokia Virina Universitato iĝante ĝia unua prezidanto en 1918.
Li ĉeestis establiĝon de la Ligo de Nacioj en 1920, kaj restis en Ĝenevo kiel ties Asista Ĝenerala Sekretario ĝis 1926. D-ro Nitobe Inazô estis komisita fari raporton pri Esperanto kaj la lingva demando ĉe la Ligo de Nacioj kaj en aŭgusto 1921 li partoprenis la 13an Universalan Kongreson de Esperanto en Prago. Lia raporto al la Ĝenerala Asembleo de la Ligo estis la unua objektiva raporto pri Esperanto fare de altranga oficiala reprezentanto de interregistara organizaĵo. Kvankam la Ligo ne akceptis lian rekomendon, la lingvaj politikoj kaj praktikoj de interregistaraj organizaĵoj, same kiel de internaciaj ne-registaraj organizaĵoj, ankoraŭ devas respondi al ekzakte la samaj demandoj kiujn siatempe levis d-ro Nitobe.
La raporto konsistis el tri partoj:
Inazô Nitobe laboris ankaŭ kiel Japania Ĉef-direktoro de la Instituto de Pacifikaj Rilatoj, kaj dediĉis sian vivon al paco. Li mortis en 1933, ĉeestante Pacifikan Konferencon en Kanado. Omaĝe al la kontribuoj de Nitobe al sia lando, Japanio metis lian bildon sur kvinmil-jenajn monbiletojn en 1984.
Tamen, por multaj Nitobe estas plej konata kiel verkisto de la libro Bushidoo - Soul of Japan (verkita en la angla lingvo).
Fontoj: Nitobe Memorial Museum, "Al lingva demokratio"