La Nitobe-centro por lingva demokratio klopodas altigi la nivelon kaj intensecon de la prilingvaj debatoj publikaj kaj politikaj en la kuniĝanta Eŭropo, cele al la evoluigo de komuna, konstruema, realisma lingvopolitika kadro, kiu ekvilibrigu protektadon kaj aprezadon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj en EU.
La inspiro por la Centro venis el konferenca serio (la Nitobe-simpozioj) en la jaroj 1996-2005, organizita de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Tiuj konferencoj kunvenigis aktivulojn, akademiulojn, ŝtatoficistojn kaj politikistojn por pritrakti la lingvajn dimensiojn de eŭropa integriĝo kaj tutmondiĝo. La kvara Simpozio (30 julio - 1 augusto, 2005, en Vilno, Litovio) atentigis precipe pri la bezono de pli vasta kaj bone informita diskutado pri la politikaj aspektoj de lingvo kaj komunikado en ĉiuj ŝtatoj-membroj de EU.
La Centro subtenas agadojn por jenaj celoj, difinitaj en la kvara Nitobe-simpozio:
La Nitobe-centro kunigas plurlingvan retpaĝan teknologion kun tuteŭropa volontula reto por faciligi la interŝanĝon de ideoj, informoj, kaj iniciatoj pri larĝa gamo de temoj rilataj al lingva diverseco kaj komunikado. Laŭeble, per siaj limigitaj rimedoj, la Centro provas realigi modelon de efika interlingva kunlaboro. Ĝi bonvenigas kontribuojn en ĉiuj eŭropaj lingvoj, oficialaj kaj neoficialaj, kaj traduke peras ilin al alilingvanoj. Multaj internaciaj agadoj estas planataj kaj kunordigataj per la neŭtrala lingvo Esperanto.
La fondon de la Centro financis la usona esplorfonduso Esperantic Studies Foundation. Ni bonvenigas kontaktojn kun eventualaj partneroj kaj kunfinancantoj.