Ĉefpaĝo Printversio Helpo Paĝarmapo
Nitobe-centro por lingva demokratio

Por E-istoj

Valid XHTML 1.0 Strict

Por E-istoj - Pri celoj

La celoj de la E-movado estas multaj kaj malsamaj ĉe diversaj organizoj kaj E-istoj. Kelkaj el ili estas ke Esperanto fariĝu:

  • ĉies dua lingvo en EU (kaj poste en la tuta mondo)
  • laborlingvo de EU
  • relajsa lingvo en la parlamento de EU

Sed kiom realismaj estas tiuj celoj se ni pensas pri la venontaj 10-30 jaroj? Verŝajne ne tre, pro pluraj kialoj...

La supraj celoj bonas kiel tre longdaŭraj celoj, sed gravas havi ankaŭ celojn iom malpli longdaŭrajn. Jen provo listigi kaj priskribi tiajn.

Celo 1: "Nitobe-raporto por EU"

Ideo de Detlev Blanke:
"Se oni ne postulas la enkondukon de Esperanto postmorgaŭ en la Unio, sed multe pli modeste, ke la Unio almenaŭ pretu informiĝi, tio eble havus pli da ŝanco. Preni politikan decidon surbaze de certaj informoj jam estas tute alia afero." (El la dokumento Ĉu Nitobe-raporton por Eŭropa Unio?)
Tempodiveno: ĝis 2010

Celo 2: "Oficiala agnosko"

La parlamento aŭ la komisiono de EU oficiale agnoskas ke Eo estas lingvo taŭga por internacia komunikado.
Tempodiveno: ĝis 2015

Celo 3: "Morala kaj financa subteno"

Starigo de fondaĵo kadre de EU kies ĉefa celo estas subteni agadon kiu iel rilatas al Eo.
Tempodiveno: ĝis 2020

Celo 4: "Esplor- kaj eduk-centroj"

Starigo de centroj de EU kiu okupiĝas pri esplorado kaj edukado rilate al Eo.
Tempodiveno: ĝis 2025

Celo 5: "Rekomendoj"

EU oficiale rekomendas al siaj ŝtatoj-membroj diversmaniere subteni Eon.
Tempodiveno: ĝis 2030

Ĉu vi volas doni komentojn pri tiu ĉi paĝo? | Reen