Ĉefpaĝo Printversio Helpo Paĝarmapo
Nitobe-centro por lingva demokratio

Lingvaj demandoj

Valid XHTML 1.0 Strict

Terminoj

En la paĝaro aperas diversaj terminoj kiuj povus esti komprenitaj diversmaniere. Ĉi tie ni mallonge priskribas ilian signifon en la Nitobe-centro.


Termino   Priskribo   Ekzemplo
Oficiala lingvo   Lingvo pri kies uzado oni interkonsentis en konstitucio aŭ traktado.   La oficialaj lingvoj de Belgio estas la nederlanda, franca kaj germana.
Oficiala lingvo de EU   Lingvo, nomata "oficiala lingvo" en la leĝaro de EU.   Momente: la angla, ĉeĥa, dana, estona, finna, franca, germana, greka, hungara, hispana, itala, irlanda (ekde 2007), latva, litova, malta, nederlanda, pola, portugala, slovaka, slovena, sveda
Nacia lingvo   La plej granda aŭ oficiala lingvo de iu nacio   La franca en Francio
Etna lingvo   Lingvo de ekzistanta(j) kaj difinebla(j) etno(j)   La franca
Minoritata lingvo   Lingvo uzata de minoritata grupo en iu nacio aŭ regiono   La finna en Svedio
Neŭtrala lingvo   Lingvo kiu ne apartenas al iu nacio aŭ etno   Esperanto
Laborlingvo de EU   Lingvo uzata dum kunsidoj kie ne okazas interpretado en aliajn lingvojn. (Ni konscias pri tio ke laŭ la Konsilia regularo n-ro 1 ĉiuj oficialaj lingvoj estas ankaŭ laborlingvoj, sed en la praktiko ofte validas io alia, pro tio ni preferas priskribi "Laborlingvo de EU" tiel kiel ni faris supre.)   Plej ofte la angla kaj foje la franca aŭ la germana.
Pontolingvo   Lingvo uzata por komunikado inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj.   La angla dum internacia konferenco sen interpretado.
Pivota lingvo   Lingvo kiu "ligas" du aliajn lingvojn dum tradukado aŭ interpretado.   Se oni el la hungara tradukas en la germanan kaj el la germana en la polan, la germana estas la pivota lingvo.
Relajsa sistemo   Kiam interpretisto ne aŭskultas la orginalan paroladon sed alian interpretiston kaj interpretas tion.   Greka interpretisto ne komprenas paroladon en la sveda kaj anstataŭ aŭskulti la orginalan paroladon, aŭskultas la interpretadon en la angla kaj poste interpretas tion en la grekan.
"Lingua franca"   Vaste uzata pontolingvo.   Nuntempe la angla
Lingva egaleco   Neniu nacia aŭ etna lingvo estas pli grava ol alia nacia aŭ etna lingvo.   Dum internacia kongreso kiu uzas aŭ neŭtralan lingvon aŭ provizas plurlingvajn interpretadon kaj tradukadon.
Lingva efikeco   Ĉiuj povas senprobleme komuniki kun ĉiuj.   Dum internacia kongreso kiu uzas aŭ neŭtralan lingvon aŭ provizas plurlingvajn interpretadon kaj tradukadon
Lingva demokratio   Kiam regas lingva egaleco kaj lingva efikeco.   Dum internacia kongreso kiu uzas aŭ neŭtralan lingvon aŭ provizas plurlingvajn interpretadon kaj tradukadon
Multlingveco   Se estas multlingveco en iu regiono signifas ke homoj en tiu regiono komprenas plurajn lingvojn kaj ke regas pli-malpli lingva egaleco kaj lingva efikeco en la regiono.   Kunsido kies ĉiuj partoprenantoj estas plurlingvaj.

Diskuti pri terminoj

Ĉu vi volas doni komentojn pri tiu ĉi paĝo? | Reen