Inter la planlingvoj, kiuj havas uzantaron en Eŭropo, la plej vaste uzata estas Esperanto. La planlingvoj Ido kaj Interlingua meritas konsideron apud ĝi. Ĉi tie ni prezentas komparan perspektivon surbaze de aktuale konstateblaj faktoj. La prezento referencas al interlingvistikaj kriterioj, kiuj rilatas al la forteco de la respektivaj planlingvoj: kiom da homoj, kiom da revuoj ktp.
1. Strukturo |
||||
| Esperanto | Ido | Interlingua | ||
|---|---|---|---|---|
| Aglutina(*), kun precipe latinida radika kaj afiksa stoko, kaj kun tre fleksebla sistemo de vortfarado.
(*) La vortoj konsistas el signifo-portaj partoj, ĉiu parto havas konstantan signifon. (Ekzemple, la partoj "kant", "ist", "in", "o" en "kant-ist-in-o" = kantistino.) | Planlingvo bazita je Esperanto, kun specifaj modifoj en la sistemo, kiuj proksimigas ĝin al iuj latinidaj lingvoj. | Interlingua estas la rezulto de plurjaraj studoj de la "International Auxiliary Language Association" (IALA), grupo de lingvistoj profesiaj. Interlingua havas 4 fontolingvojn: la angla, franca, itala kaj hispana/portugala Vorto komuna en 3 aŭ 4 el ĉi tiuj lingvoj estas vorto de Interlingua. | ||
2. Tutmonda uzantaro |
||||
| Esperanto | Ido | Interlingua | ||
| Taksoj varias de 30 000 al 2 000 000. Tiuj kiuj vere povas komuniki en Esperanto verŝajne ne estas pli ol 100 000. Universala Esperanto-Asocio en sia Jarlibro por 2005 donas adresojn de reprezentantoj en 95 landoj. | Taksoj varias de 100 al 200. Uniono por la Linguo Internaciona Ido mencias reprezentantojn en 23 landoj. | Oni supozu ciferon inter 100 kaj 200. Tamen la nombro kiu havas la kapablon legi en Interlingua estas kredeble tre alta, ĉar Interlingvao estas kvazaŭ leksika averaĝo de la grandaj latinidaj lingvoj. Union Mundial pro Interlingua mencias reprezentantojn en 27 landoj, sed la nombro de korespondemuloj en "Adressario de Interlingua" daŭre malkreskis de 395 homoj en 30 landoj en 1964, ĝis 36 homoj el 19 landoj en 1998. | ||
3. Instruado |
||||
| Esperanto | Ido | Interlingua | ||
| Lernolibroj de Esperanto disponeblis ĉe Universala Esperanto-Asocio en 2001 en 50 lingvoj. Esperanto-kursoj funkcias en 100 landoj. | En 1997 disponeblis Ido-lernolibroj en 10 lingvoj. | En 2002 disponeblis lernolibroj de Interlingua en 21 lingvoj. Kursoj de Interlingua funkcias en Brazilo, Danlando, Svedio kaj Usono. | ||
4. Literaturo |
||||
| Esperanto | Ido | Interlingua | ||
| La librokatalogo de Universala Esperanto-Asocio disponigas ĉ. 5000 librojn. Biblioteko Hodler ĉe Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo enhavas ĉ. 20 000 librojn; Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno havas ĉ. 25 000 librojn. La plej multaj el ĉi tiuj estas tradukoj el etnaj lingvoj. Aperis ĉ. 170 originalaj romanoj, 290 novelokolektoj, 400 poemaroj kaj ĉ. 80 dramoj. Aperas en Esperanto jare inter 200 kaj 250 novaj libroj. | Rilate la librokulturon ĝenerale, la katalogo de 1997 prezentas 95 librotitolojn, el kiuj 38 aperis post 1945. | La ĝenerala libroeldonado inter 1991 kaj 2002 montras ĉiujaran aperon de 10-12 novaj titoloj, ĉefe informaj kaj instruaj. Sur la beletra tereno ekzistas tradukoj el Andersen, Dante, Goldoni, Pirandello, Shakespeare, Strindberg, Ĉeĥov, Tucholsky, kaj parto de la Biblio (listo preskaŭ kompleta). | ||
5. Nombro da periodaĵoj |
||||
| Esperanto | Ido | Interlingua | ||
| Aperas en Esperanto inter 350 kaj 400 periodaĵoj. | Aperas en Ido la revuo Progreso kaj tri bultenoj. | Aperas en Interlingua la revuo Panorama in Interlingua kaj ses bultenoj. | ||
6. Uzoterenoj |
||||
| Esperanto | Ido | Interlingua | ||
| La uzterenoj de Esperanto, multe ampleksigitaj en la interreta epoko, estas la ĉiutaga, la literatura kaj la faka, ne nur parole kaj skribe sed ankaŭ per la regulaj radiodissendoj el entute ĉ. 30 stacioj (Varsovio kaj Pekino dissendas ĉiutage). En Esperanto, diference de la aliaj planlingvoj, disponeblas filmoj, vidbendoj, tuta gamo da sonkasedoj kun materialo el konferencoj, prelegoj, artaj prezentoj, literatura legado, lingvokursoj ktp. kaj kompaktaj diskoj, kiuj prezentas muzikon, komputilajn programojn kaj multon alian. La Esperantaj rokmuziko, teatro, bildstrioj donas spacon por populara kulturo precipe al la junularo. La PEN-sekcio por la literaturo en Esperanto signas ĝeneralan agnoskon de la atingoj de la Esperanta literaturo. | Rilate al la lingvouza terenaro, Ido restas limigita al buŝaj kaj (ĉefe) skribaj uzoj ĉiutagaj, ĵurnalismaj kaj kulturtemaj. Ekzistas en Ido kelkaj sonkasedoj kaj kompaktaj diskoj. | Rilate al la lingvouza terenaro, Interlingua restas limigita al buŝaj kaj (ĉefe) skribaj uzoj ĉiutagaj, ĵurnalismaj kaj kulturtemaj, kun aparta emfazo al politikaj aktualaĵoj. Ekzistas en Interlingua kelkaj izolitaj sonkasedoj kaj kompaktaj diskoj. | ||
7. Faklingvo |
||||
| Esperanto | Ido | Interlingua | ||
| Fake uzata ekde 1900, Esperanto havas fakan literaturon kiu grandas inter planlingvoj. La librokatalogo por 2001 prezentis 226 sciencteknikajn librojn el 24 fakoj kaj 97 fakajn vortarojn por 35 fakoj. | Ne ekzistas en Ido fakaj verkoj kaj fakaj vortaroj. | Interlingua estis uzata en medicinaj kuntekstoj: Second International Congress of Cardiology 1954 havis presitan artikolaron kun resumoj en Interlingua, same 9 aliaj medicinaj kongresoj 1954-1961. La librokatalogo de 2002 mencias tekstojn en la fakoj demokrafio, juro, historiografio, medicino, ekonomiko, filozofio, teologio kaj religio, sed ne fakvortarojn. | ||
8. Renkontiĝoj |
||||
| Esperanto | Ido | Interlingua | ||
| La plej grandan ĉiujaran konferencon en Esperanto, tiun de Universala Esperanto-Asocio, partoprenas inter 1000 kaj 3000 homoj; krome okazas inter 300 kaj 400 konferencoj ĉiun jaron en ĉ. 30 landoj. | Por Ido ĉiun duan aŭ trian jaron oni organizas mondkongreson, kiun partoprenas inter 20 kaj 40 homoj. | Por Interlingua ĉiun duan jaron oni organizas mondkongreson, kiun partoprenas kutime inter 50 kaj 100 homoj. | ||
9. Sociologiaj aspektoj |
||||
| Esperanto | Ido | Interlingua | ||
| La uzantaro de Esperanto sin vidas kiel komunumon, kiu kultivas la ideon de la humanisma internaciismo, ofte nomata la "interna ideo" kaj klare prezentata en la originala literaturo. Jam aperis multaj studoj pri la sociologio kaj la historio de la Esperanto-komunumo. Familioj, en kiuj Esperanto ludas la rolon de hejma lingvo, de longe vartas denaskajn parolantojn de la lingvo; aktuale ekzistas ĉ. 1000 tiaj parolantoj. | La uzantoj de Ido vidas en ĝi teknikan instrumenton, ne ejon de komunuma konstruo aŭ literatura memesprimo; la nekresko de originala literaturo estas ligita al tiu ĉi fakto. Familioj, en kiuj Ido ludus la rolon de hejma lingvo, ŝajnas neniam esti aperintaj. | La uzantoj de Interlingua vidas en ĝi teknikan instrumenton, ne ejon de komunuma konstruo aŭ literatura memesprimo; la nekresko de originala literaturo estas ligita al tiu ĉi fakto. Familioj, en kiuj Interlingua ludus la rolon de hejma lingvo, ŝajnas neniam esti aperintaj. Oni ne aperigis rigorajn sociologiajn aŭ historiografiajn studojn pri Interlingua. Socia diferenciĝo en la uzantaro de Interlingua neniam iĝis temo de atento. | ||
10. Lingvonormigo |
||||
| Esperanto | Ido | Interlingua | ||
| Normigaj referencverkoj pri la gramatiko kaj leksiko de Esperanto estas regule ĝisdatigataj; la Akademio de Esperanto garantias la stabilecon de tiuj normoj. | Normigaj referencverkoj pri la gramatiko kaj leksiko de Ido, relative malnovaj, restas validaj; la iama Ido-Akademio aktuale ne funkcias. | La malnovaj referencverkoj pri la gramatiko kaj leksiko de Interlingua restas validaj. La Komisiono Lingva de UMI, establita en 1995, helpas aŭtorojn de libroj en Interlingua kaj helpas privatajn personojn, kiuj spertas lingvajn problemojn. | ||
11. Pli da informoj |
||||
| Esperanto | Ido | Interlingua | ||
| www.esperanto.net | http://ido.li | www.interlingua.com | ||