Ĉefpaĝo Printversio Helpo Paĝarmapo
Nitobe-centro por lingva demokratio

Lingvaj demandoj

Valid XHTML 1.0 Strict

Lingvoj en EU - Lingva demokratio

Demokratio – plursignifa koncepto

Jam antaŭ 2500 jaroj la nocio “demokratio” aperis en Ateno de la vortoj “dêmos” (popolo) kaj “kratos” (potenco). De tiu malgranda semo plantita en Ateno kreskis tuta arbaro da ideoj pri demokratio. Ekzemple, subtenantoj de la ekonomia demokratio pledas por tio, ke la ekonomiaj rimedoj en socio estu relative egale dividitaj. Por anoj de la socia demokratio, nepras egala aliro al publikaj servoj kiel edukado kaj sanprizorgado. Oftas argumentoj, ke por havi veran demokration ne sufiĉas doni balotrajton al ĉiuj civitanoj. Vera popolpotenco povas ekesti nur kiam ĉiuj havas decajn vivkondiĉojn kaj bonan edukon.

Demokratio – ĉu ankaŭ lingva?

Niatakse, la lingvaj aspektoj de EU-nivela demokratio iĝas pli kaj pli aktualaj kaj esplorindaj. Kiel havi debatojn kaj diskutojn inter homoj el pluraj landoj se la civitanoj de EU ne povas facile komuniki unu kun aliaj? Kiel atendi, ke la eŭropaj civitanoj venos al saĝaj decidoj pri transnaciaj proponoj, se la informoj kaj ideoj venas al ili nur per lingvoj kiujn ili neperfekte regas? En ĉiuj eŭropaj landoj, starigo de iu komuna lingva kadro, ĉu kun unu nacia lingvo, ĉu kun pluraj, estis esenca parto de la konstruado de la demokratio. Pro tio ni proponas enkondukon de nova koncepto en la politikan EU-debaton, nome lingva demokratio. Per tiu koncepto ni celas ke la kernaj ideoj de demokratio (egalaj rajtoj por ĉiuj homoj, libereco de komunikado, efika partopreno en decidoj) havu ankaŭ lingvajn dimensiojn.

Lingva demokratio – kelkaj ekzemploj

Ĝenerale homoj ne tre konscias pri malegalecoj en la lingva kampo, kiuj tamen abundas. Pensu ekzemple pri:

  • minoritatlingvanoj, kiuj ne povas aŭ rajtas uzi sian lingvon en lernejo, labore ktp;
  • enmigrintoj, kiuj i.a. pro lingvaj kialoj malfacile eniras novan socion kaj trovas laboron;
  • homoj, kiuj malfacile lernas naciajn lingvojn sed tamen volas agi en internacia organizo;
  • lernantoj, kiuj ŝatus lerni lingvon A, sed devas lerni lingvon B ĉar ĝi laŭ la nuna modo estas la plej utila kaj grava;
  • laborpostenoj en EU, kie oni postulas denaskan konon de la angla aŭ franca;
  • konferencano, kiu devas alparoli la publikon en lingvo, kiun ŝi/li ne tute regas kaj pro tio impresas malpli inteligenta ol ŝi/li fakte estas.

Alia konkreta ekzemplo estas ke preskaŭ ĉiuj INRO-oj en la okcidenta Eŭropo uzas aŭ ĉefe la anglan aŭ la anglan kaj francan, eĉ tiuj kiuj laboras por pli da demokratio en EU...

Lingva demokratio – daŭra strebo

Same kiel la politika demokratio bezonis pli ol 2000 jarojn por konkeri Eŭropon, certe necesos longa tempo por enkonduki veran lingvan demokration en la Eŭropan Union aŭ en la internacian vivon ĝenerale. Ĝis antaŭnelonge, relative malmultaj homoj havis eblecon starigi internaciajn kontaktojn kaj pro tio nature ne estis granda bezono je lingva demokratio. Kaj la homoj kiuj atingis internacian karieron faris tion parte pro siaj lingvaj kapabloj, do por ili kutime ne estis problemo esprimi sin en fremda lingvo. Sed nun, pro interreto kaj aliaj evoluoj, pli kaj pli da homoj kontaktiĝas trans lingvajn limojn. En ili kreskas konscio pri Eŭropo, kaj pri la terglobo, kiel multlingva, multpopola medio en kiu demokratio estas ankoraŭ malforta, sed konstruinda. En tia situacio, voĉoj por lingva demokratio plej verŝajne trovos pli kaj pli da aŭskultantoj.


Pli longa artikolo pri lingva demokratio: de, en, eo, fr, sk, sv ktp [estos ligiloj]


Diskuti pri lingvoj en EU

Ĉu vi volas doni komentojn pri tiu ĉi paĝo? | Reen