Ĉefpaĝo Printversio Helpo Paĝarmapo
Nitobe-centro por lingva demokratio

Lingvaj demandoj

Valid XHTML 1.0 Strict

Lingvoj en EU - Enkonduko

Multaj lingvoj en EU estas parencoj, t.e. ili evoluis el unu sama pralingvo. Lingvoj kiuj parencas havas iom da simileco, ekzemple rilate la bazan leksikon aŭ deklinaci-regulojn. Oni kutimas diri ke tiaj lingvoj apartenas al unu lingvofamilio. Ene de tia familio troviĝas grupoj. Oni relative facile lernas samgrupan duan lingvon. Tial, ekzemple, la anglan pli facile lernas kutime dano ol hispano.

Pli ol 90% de EU-loĝantoj parolas lingvon kiu apartenas al jenaj grupoj ene de la hindeŭropa lingvofamilio:

  • ĝermana grupo (ekz la germana, la angla, la sveda kaj la nederlanda)
  • latinida grupo (ekz la itala, la hispana kaj la franca)
  • slava grupo (ekz la pola, la slovaka kaj la ĉeĥa)

Ankaŭ la greka, la albana, la balta kaj la kelta grupoj apartenas al la hindeŭropa familio.

La uralaj lingvoj estas la dua plej granda lingvofamilio en EU; apartenas al ĝi i.a. la finn-ugraj lingvoj (ekz la finna, la hungara kaj la estona).

Ankaŭ multaj minoritataj, lokaj kaj tiel nomataj enmigrulaj lingvoj de diversaj lingvofamilioj estas uzataj en EU. La gestlingvoj uzataj de surdmutuloj (kaj iliaj kunuloj) estas iasence minoritataj, kaj levas apartajn demandojn rilate la lingvouzajn kaj tradukajn rajtojn.

En la lastaj jarcentoj, iuj planlingvoj akiris uzantaron. Diference de la artefaritaj partlingvoj por la komputila programado (C++, Perl, Java ktp), la internaciaj planlingvoj, kiel Esperanto, estas plenrepertuaraj homaj lingvoj, historie ofte ligitaj al la EU-landoj.

La iama unueciga lingvo de Eŭropo, la latina, ankoraŭ havas religian kaj kulturan ĉeeston en EU. Liturgia lingvo de la romkatolika eklezio kaj oficiala lingvo de Vatikano, la latina restas scienca referenca ankro, precipe por la terminologio.

Lingvomapo 

Ĉu vi volas doni komentojn pri tiu ĉi paĝo? | Reen