Ĉefpaĝo Printversio Helpo Paĝarmapo
Nitobe-centro por lingva demokratio

Lingvaj demandoj

Valid XHTML 1.0 Strict

Komunikado en EU - Enkonduko

"Eŭropo kreas vojojn, pontojn kaj trajntrakojn kun la celo proksimigi homojn. Nun ni devas fortigi kontaktojn inter homoj."
(Margot Wallström, EU-komisionano kun respondeco i.a. pri komunikado)

Komunikado kaj kontakto inter homoj el malsamaj landoj, kulturoj kaj lingvogrupoj estas tre gravaj por la Europa Unio. Tio kontribuas al plibonigo nian scio unu pri la alia, malgrandigas ksenofobion kaj fortigas nian senton de aparteno al unu komuna unio. La komunikado inter civitanoj de EU trans la landlimoj krome estas kondiĉo por povi havi komunajn diskutojn kaj debatojn, t.e. la bazo de bone funkcianta demokratio. EU evoluas sur multaj kampoj, kaj espereble iras al pli da demokratio kaj malfermeco. Por subteni tiun evoluon verŝajne bezonatas ke la kontakto kaj komunikado inter civitanoj de la unio fariĝu pli bonaj kaj pli oftaj. Ekzemple: komunaj gazetoj kaj televidprogramoj kun informoj, novaĵoj, diskutoj kaj debatoj, estus tre utilaj por plimultigi la subtenantojn de la eŭropa projekto kaj por krei pli demokratian EU estonte.

La lingva diverseco en EU estas granda trezoro kaj grava bazo por kultura diverseco, ĝin ni kompreneble bone gardu! Sed estante granda riĉaĵo, la lingva diverseco samtempe donas al ni grandan defion: Kiel ni civitanoj de unio kun 20 oficialaj lingvoj (baldaŭ pli) kaj aldonaj pli ol 20 neoficialaj lingvoj, povu interkomuniki trans la landlimoj en egeleca kaj efika maniero? Tiu ĉi demando ne estas facila, sed tre diskutinda kaj esplorinda, se ni volas plifortigi la kontakton inter civitanoj de EU estonte.

Hodiaŭ 

Ĉu vi volas doni komentojn pri tiu ĉi paĝo? | Reen