Ĉefpaĝo Printversio Helpo Paĝarmapo
Nitobe-centro por lingva demokratio

Lingvaj demandoj

Valid XHTML 1.0 Strict

Komunikado en EU - Hodiaŭ

Hodiaŭ relative malgranda parto de la civitanoj de EU ofte havas kontakton kun siaj "samunianoj" de aliaj landoj. Krome mankas komunaj gazetoj kaj televidprogramoj por la tuta unio. Certe ekzistas multaj kialoj de tio, unu el ili rilatas al la lingvaj demandoj. Kiam temas pri lingvoj por translima komunikado inter la civitanoj de EU, ĉefe la angla estas granda helpo hodiaŭ. La komisiono de EU starigis celon ke ĉiuj en EU lernu du lingvojn krom sia gepatra lingvo, sed ĉu tiu ĉi celo vere estas realisma? "Plurlingvaj homoj en plurlingva medio" estas en si mem tre pozitiva vizio kaj bona por kontakto kaj komunikado inter la civitanoj de EU, sed samtempe ni memoru ke absolute ne ĉiuj havas kapablon aŭ intereson lerni plurajn fremdajn lingvojn.

Tri niveloj de komunikado en EU

Oni povas diri, ke ekzistas tri niveloj de komunikado en EU:

  1. Komunikado inter EU-organoj kaj EU-civitanoj (ekzemple Europe Direct)
  2. Nerekta komunikado inter la EU-civitanoj (ekzemple tra komunaj gazetoj, televidio kaj radio)
  3. Rekta komunikado inter EU-civitanoj (ekzemple tra interreto, dum vojaĝoj kaj konferencoj)

Kiam temas pri "nivelo 1" jam ekzistas relative bona solvo, t.e. ke ĉiu oficiala informo ekzistu en ĉiuj oficialaj lingvoj kaj ke ĉiuj povu uzi unu el la oficialaj lingvo por demandoj k.s.. Kiam temas pri "nivelo 2" kaj "nivelo 3" ekzistas pluraj modeloj kiuj estas diskutindaj kaj esplorindaj. (Vidu la sekvan paĝon.)

Enkonduko  Modeloj 

Ĉu vi volas doni komentojn pri tiu ĉi paĝo? | Reen