Ĉefpaĝo Printversio Helpo Paĝarmapo
Nitobe-centro por lingva demokratio

Lingvaj demandoj

Valid XHTML 1.0 Strict

Enkonduko

Hodiaŭ membras 25 ŝtatoj en EU, ĉiuj kun propraj kulturoj kaj lingvoj. Entute en la Unio ekzistas ĉ 50 lingvoj kun pli ol 30 mil parolantoj - vera kultura kaj lingva riĉaĵo! Tamen, kelkaj el la nunaj problemoj de EU rilatas al lingvaj demandoj, ekzemple por la plejmulto de la EU-loĝantoj mankas efika maniero internacie interkomuniki, kvankam multege da mono uziĝas por lingvolernado. Alia ekzemplo estas la plurkampa malegaleco inter la oficialaj lingvoj de EU. Tiu ĉi parto de la Nitobe-centro rilatas al tiaj demandoj kaj havas la celon doni informojn kaj instigi al pripensado.

Enhavo de la parto "Lingvaj demandoj"

  • Informoj pri lingvoj en EU
  • Aspektoj de lingvolernado en EU
  • Pensoj pri komunikado en EU
  • Oftaj demandoj, kun respondoj, pri:
    • Lingvaj situacioj en la EU-organoj
    • Lingvopolitiko kaj lingvoplanado en EU
    • Tradukado kaj interpretado en EU
    • Lingvoedukado en EU
    • Ceteraj temoj
  • Dokumentujo kun lingvorilataj artikoloj, prezentoj, raportoj, recenzoj ktp, kun ebleco komenti ilin kaj alŝuti propran dokumenton.
  • Terminoj uzataj en la paĝaro, kun mallongaj klarigoj.

Ĉu vi volas doni komentojn pri tiu ĉi paĝo? | Reen