Enkonduko
Lingva demokratio estas plejofte studata ene de socilingvistiko kaj interlingvistiko. (Socilingvistiko temas pri lingvo en sia socia kunteksto; interlingvistiko estas la studo de planlingvoj.) Aliaj subdisciplinoj de lingvistiko, kiel ekzemple aplikita lingvistiko, psikolingvistiko, la studo de la angla lingvo, interkultura komunikado, kaj esplorado pri minoritataj lingvoj, ankaŭ estas relevantaj por lingva demokratio, same kiel aliaj disciplinoj kiel sociologio, ekonomiscienco, kaj juro.
Laŭ Pool & Fettes (1998) troviĝas kvin manieroj por superi lingvajn barojn en multlingva mondo:
- Tutmonda angla: La angla povus iĝi "ĉies denaska lingvo", kunekzistante kun lokaj lingvoj - aŭ ĝi povus konduki al unulingveco kaj plia lingvomorto (aŭ ia miksaĵo de la du alternativoj).
- Esperantismo: Planlingvo (ne necese Esperanto mem) povus esti uzata kiel "ĉies dua lingvo", kiu ne apartenas al specifa etna grupo. Se la planlingvo konservas sian neetnan statuson tutmonda dulingvismo povus iĝi la rezulto.
- Lingvoperantoj: Uzante profesiajn interpretistojn kaj tradukistojn por superi lingvajn barojn en egaleca maniero.
- Multlingveco: Mondo en kiu estas normale por ĉiuj individuoj scipovi kelkajn lingvojn. Por realigi ĉi tion estas necese investi grandegajn materiajn rimedojn por lingvoinstruado; konceptaj progresegoj en lingvopedagogio ankaŭ estus necesaj.
- Teknologismo: La uzo de komputiloj por tute aŭtomata tradukado kaj interpretado simultanea, alireblaj por ĉiu. Ni nur vidis la komencon de ĉi tiu kampo. Novaj specoj de komunikado povus aperi, en ĉiuj aŭ multaj lingvoj, en nur unu lingvo, aŭ kiel nevorta komunikado.
(Fontoj: The geostrategies of interlingualism,
The Challenge of Interlingualism)
Esploristo kiu studas lingvan demokration povus observi kiel ĉi tiuj kvin scenaroj evoluas kaj kombiniĝas en la nuntempa mondo.
En ĉi tiu sekcio ni prezentas rimedojn kiuj rilatas al la jenaj areoj (fokusante sur la Eŭropan Union):
- Minoritataj lingvoj en Eŭropo
- Multlingveco
- Eŭropa identeco
- La angla kiel internacia lingvo
- Interkultura komunikado
Aldone, ni prezentas esplorodemandojn pri lingva demokratio, esplorinstituciojn kaj elstarajn esploristojn kiuj aktivas en ĉi tiuj kampoj, gravajn raportojn kaj kelkajn bibliografiojn.