Ĉefpaĝo Printversio Helpo Paĝarmapo
Nitobe-centro por lingva demokratio

Esplorado

Valid XHTML 1.0 Strict

Esplorideoj

En tiu ĉi paĝo ni listigas esplorindajn demandojn kiuj rilatas al lingva demokratio. Se vi havas ideon pri aldona demando, bonvulu sendi ĝin al .

Multlingvismo kaj eŭropa identeco

  • Kiuj lingvoj estas plej uzataj en la EU-landoj kaj por kiuj funkcioj (grandentreprene, universitate, liturgie, enhejme ktp)?
  • Kiom da EU-civitanoj povas paroli fremdajn lingvojn kaj kian lingvan kompetentecon ili havas pri tiuj lingvoj?
  • Ĉu troviĝas jam ekzistanta kaj/aŭ aperanta eŭropa identeco inter EU-civitanoj? Je kioma grado estas ĉi tiu eŭropa identeco ligita al la transnacia uzo de la angla?
  • Ĉu la vizio de la Eŭropa Komisio pri trilingvaj EU-civitanoj (gepatra lingvo + du fremdaj lingvoj) estas realisma?

Interkultura komunikado

  • Kiel malsamas komunikado en internacia angla al simila komunikado en Esperanto? Similecoj kaj diferencoj inter tiuj du komunikaj situacioj, koncerne lingvan kompetentecon kaj riskoj de miskompreno.
  • Kio estas specifa por interkultura komunikado en Esperanto, kontraste al aliaj lingvoj, rilate al fonologio. sintakso, frazeologio, nevorta komunikado, ktp?
  • Pri la uzo de la angla en aviado: Kiuj estas la malavantaĝoj de la nuna lingva sistemo? Ĉu eblas ŝanĝi la nunan sistemon (konservante la uzon de la angla) tiel ke la nombro de prolingvaj mortoj povus reduktiĝi? Kiuj estas la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de uzado de planlingvo kiel Esperanto kiel internacia aviadila lingvo?

Konceptoj pri lingvo

  • Kio estas "artefariteco" je lingvo?
  • Kio estas "natura lingvo"?
  • Kiu estas la rilato inter lingva komplekseco kaj lernofacileco?

Tradukado kaj interpretado

  • Kiom bona estas la rezulto post pivota interpretado?
  • Kiom bona estas la rezulto post pivota tradukado?
  • Ĉu Eo estus pli taŭga ol naciaj lingvoj kiel pivota lingvo?

Lingvolernado

  • Ĉu Eo estas pli facile lernebla ol la angla por ekzemple hungaroj?
  • Ĉu estas pli facile esprimi sin en Eo ol en la angla post 5 jaroj da lernado por ekzemple poloj?
  • Ĉu Eo havas absolutan lernofaciligan efikon en iuj cirkomstancoj?

Diskuti pri esplorideoj

Ĉu vi volas doni komentojn pri tiu ĉi paĝo? | Reen