Ĉefpaĝo Printversio Helpo Paĝarmapo
Nitobe-centro por lingva demokratio

Aktivaĵoj

Valid XHTML 1.0 Strict

Perspektivoj de lingvopolitko kaj de lingvaj rajtoj en Eŭropa Unio

24 - 25 Novembero 2006, Bratislava 


Eŭropa Unio (EU) sukcese antaŭeniras en la kampo de ekonomia, financa kaj pac-sekuriga integriĝo. La membroŝtatoj intertempe trovis interkonsenton en naŭ komunaj politikaj sferoj. Ĝis nun tamen ne estas solvitaj problemoj de la lingvopolitiko. Por la interkomunikado en EU ĝis nun ne estis starigitaj klaraj principoj, reguloj kaj devoj de membraj ŝtatoj, kiuj fakte devus respekti samrajtan pozicion de lingvoj de membraj landoj, kaj sur la oficiala, kaj sur la civitana niveloj. Neceso solvi tiun ĉi problemon aperis precipe post la lasta pligrandiĝo de EU kaj nombrokresko de oficialaj kaj laboraj lingvoj al 21. Ĉefe la Viszegrád-landoj (V4: Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio) kaj baltaj landoj atentigas, ke la preferata uzado de la lingvoj angla kaj franca estas nedemokratia kaj malsubtenanta la proklamatan ideon pri samrajteco de lingvoj. Prof. François Grin klare argumentas, en lia raporto de septembro 2005, ke la nuna hegemonia pozicio de la angla okazigas transpagojn de almenaŭ 17 miljardoj EUR al la la Brita ekonomio. Aperas la demando ĉu Slovakio kaj la aliaj Visegradaj landoj subtenu du pli ricajn landojn. Tiu ĉi situacio substrekas la malfacilecon de la tasko doni egalecon en la lingvouzado kaj en la sfero de la rajtoj de civitanoj, aplikigi la multlingvismon kaj antaŭenigi efikajn, sendiskriminaciajn rimedojn de komunikado.

En Slovakio oni diskutas pri la lingva problemaro de EU enkadre de Nacia Konvencio pri EU ekde la komenco de 2004. Slovaka Republiko (SR) ankoraŭ ne havas institucian bazon, kiu komplekse pritraktus tiun ĉi problemaron kaj povus proponi certan strategion de lingvopolitiko. Pro iniciato de neregistara organizo Eŭropa Domo Bratislava kreiĝis laborgrupo por lingvopolitiko en unuiĝanta Eŭropo (diskutadon kaj voĉdonadon gvidas du vicprezidantoj, el kiuj unu reprezentas ŝtatan sektoron, ĉi-kaze la Ministerion pri Eksterlandaj Aferoj, la dua reprezentas la neŝtatan sektoron), kiu estas analizanta la staton de lingva komunikado en EU kaj en SR.

Aŭtune 2004 tiu ĉi laborgrupo starigis tri proponojn al la slovaka registaro:

  1. Krei fakan komisionon, kiu preparus por diskuto propon-dokumenton "Lingvopolitika strategio de SR kiel EU-membroŝtato".
  2. Organizi en SR internacian lingvan konferencon.
  3. Kunlabori ĉikampe kun najbaraj landoj kaj iniciati kreon de laborgrupo de V4-landoj por lingvopolitiko en EU.

La kreita faka komisiono proponis kaj realigas helpe de la Eŭropa Domo du projektojn.

La unua projekto koncentriĝas, kun subvencio de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de SR, al la preparo de dokumento por lingvopolitika strategio de SR "Elirpunktoj", kiu prezentiĝos en la formo de argumenta skizo al la Ŝtata Oficejo de SR komence de 2007 por finpritrakto kunlabore kun centraj organoj de la ŝtata administrado kaj la faka komisiono. Sekvos ilia aprobo en la registaro kaj la parlamento de SR. Celo de tiu ĉi strategia dokumento estas ellabori lingvan vizion de SR, kiu formus bazon por institucia finstarigo kaj prilaboro de lingvopolitikoj en unuopaj sferoj.

Laborgrupo pri lingvopolitiko en EU de V4 laboras ekde 2005. Dum du sesioj, en Bratislavo decembre 2005 kaj en Prago februare 2006, oni komencis pridiskuti nuntempajn problemojn de lingvokomunikado en EU. Temis pri aliro de la V4-landoj al la dokumento de la Europa Komisiono «Nova kadrostrategio por multlingveco».

La dua projekto estas organizado de internacia lingva konferenco de V4-landoj en SR 24-an kaj 25-an de novembro 2006, kun titolo "Perspektivoj de lingvopolitiko kaj lingvaj rajtoj en EU", kiun finance subtenos la Internacia V4-Fonduso.

Kaŭzoj por organizado de la konferenco estas pluraj:

  1. Daŭrigo de la diskuto el la 4-a Nitobe-simpozio "Lingvopolitikaj sekvoj de la EU-pligrandiĝo", okazinta en Vilno inter la 30-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto 2005 kaj helpo efektivigi ties decidojn.
  2. Kontribuo al la pridiskuto de la dokumento de Eŭropa Komisiono el la 24-a de novembro 2005 «Nova kadrostrategio por multlingveco».
  3. Sekvo de diskuto pri la konkludoj de la t.n. «Brusela deklaro pri lingvoinstruado», eldonita de la Eŭropa Federacio de Naciaj Institucioj por Lingvo (EFNIL) la 25-an de novembro 2005.
  4. Pridiskuto de problemoj prezentitaj dum la 10-a konferenco de Eŭropa Komisiono DG Interpretado "Nova multlingva strategio" en Bruselo la 10-an de marto 2006, kaj dum CIUTI-forumo "Lingvoj en ŝanĝiĝanta mondo inter lingvaj homaj rajtoj kaj ekonomiaj bezonoj de internacia komunikado" en Ĝenevo la 24-an de marto 2006, cele akcepti por la V4-landoj tiajn rezultojn kaj rekomendojn, kiujn akceptus ĉiuj kvar landoj kaj bazigus sur ili siajn lingvopolitikojn.

La konferencon organizas la Europa Domo Bratislava sub egido de vicprezidanto de la SR-registaro Dušan Čaplovič.

Temaro de la konferenco estas

  1. Lingvoj de EU el la vidpunkto de koncernatoj kaj nekoncernatoj: kiel oni pridecidas kaj efektivigas la lingvopolitikon?
  2. Influo de tutmondiĝo, europiĝo kaj disvastigo de la Angla al la statuso de naciaj lingvoj kaj nacia diverseco.
  3. Ĉu la internacia lingva komunikado povas profiti el planlingvoj?
  4. Formado kaj efektivigado de lingvopolitiko en la V4-landoj kiel EU-membroj.

Laborlingvoj

Jam la decidprocezo pri laborlingvoj de la konferenco aludis kompleksecon de la tuta problemaro. La ĉefaj laborlingvoj estos: la Slovaka kiel oficiala lingvo de la organizanta lando, la Angla kiel ĝenerale akceptata lingvo de la internacia komunikado kaj Esperanto kiel ekzemplo de neŭtrala lingvo. Dum la diskutaj partoj de la konferenco povos ĉeestantoj el la V4-landoj uzi siajn naciajn lingvojn. Bazaj dokumentoj estos kunlabore kun la Nitobe-centro tradukitaj en ĉiujn lingvojn de la partoprenantaj landoj.


Informilo kaj aliĝilo: en, sk


Pli precizaj informoj ĉe:

  • Ivo Samson, Research Centre of the Slovak Foreign Policy Association,
  • Danica Lauková, , tel: 00421 905 122552
  • www.euractiv.sk


Nitobe-simpozioj 

Ĉu vi volas doni komentojn pri tiu ĉi paĝo? | Reen