Ĉefpaĝo Printversio Helpo Paĝarmapo
Nitobe-centro por lingva demokratio

Aktivaĵoj

Valid XHTML 1.0 Strict

Aktivaĵoj - Enkonduko

La celo de ĉi tiu parto de la Nitobe-centro estas prezenti lingvopolitikajn aktivaĵojn kaj faciligi kontaktojn kaj komunikadon inter homoj kiuj interesiĝas pri lingvaj aferoj kaj lingvopolitiko en Eŭropo. La kunlaborantoj de la Nitobe-centro estas momente la jenaj personoj. Se vi ŝatus iumaniere kunlabori kadre de la Nitobe-centro, vi estas tre bonvena registriĝi.

La perreta komunikado inter la kunlaborantoj okazas en du manieroj:

Se vi ne volas registriĝi, sed tamen ŝatus ricevi la novaĵleteron de la Nitobe-centro, vi povas ekaboni ĝin ĉe la paĝo Novaĵletero. Krome vi povas legi lingvajn kaj EU-rilatajn novaĵetojn rekte en la paĝaro ĉe Novaĵoj.

Informoj pri alproksimiĝantaj fizikaj aranĝoj, kiuj iel rilatas al la Nitobe-centro, legeblas ĉe la parto Aranĝoj. Krome ekzistas aparta paĝo kiu prezentas la aranĝojn kadre de kiu naskiĝis ĉi tiu projekto - Nitobe-simpoziojn.

En la parto Kampanjo vi povas sekvi, subteni kaj komenti la kampanjojn de la Nitobe-centro.

Ĉu vi volas doni komentojn pri tiu ĉi paĝo? | Reen