La dutaga konferenco okazigota en Bratislavo, Slovakio la 24an kaj 25an de novembro, 2006 pritraktos la plej urĝan problemon de EU depost ĝia lasta plivastigo; t.e. la uzo de oficialaj lingvoj en EU kaj la lingvaj rajtoj de pli malgrandaj lingvoj. Al EU ĝis nun mankas lingva politiko. Laŭ la reguloj de EU, ĉiuj 21 oficialaj lingvoj estas egalaj kaj povas uziĝi sen limoj en la EU-institucioj. Spertoj de la Visegrad-landoj (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio) tamen montras ke la realo estas ofte ke nur unu aŭ du lingvoj (la angla kaj la franca) estas uzataj. La konferenco celas inviti eminentajn lingvospertulojn kaj politikistojn, ne nur de la Visegrad-landoj, por diskuti la problemon kaj por publikigi rekomendon por EU.
Venos baldaŭ.
Venos baldaŭ.
Venos baldaŭ.